Ĉu vi scias ke pli ol duono de la homaro kapablas paroli almenaŭ du lingvojn? Tio ankaŭ signifas ke multaj homoj bezonas tajpi plurajn lingvojn per komputilo. La jena artiklo proponas diversajn metodojn por Vindozo.

Klavaranĝo

Klavaro ne rekte sendas literojn al la komputilo. Ĝi nur sendas kodon, kaj poste la operaciumo decidas kiu litero tio estas. Ezkemple, la operaciumo ricevas la kodon 50, kaj decidas ke ties litero estas A. Kiam ĝi ricevas 51, la literon estas B, ktp. La tabelo kiu ligas kodojn kaj literojn dependas de la klavaro kiun oni elektis dum la instalo de la operaciumo. Kompreneble, oni kutime elektas tabelon por klavarojn venditaj en sia lando.

Tamen, eblas elekti alia tabelon. Ekzemple, oni povas elekti ke la kodon 50 donas la literon S. Tiam, kiam oni tajpas A sur la klavaro, oni obtenas S. Tio aspektas malkomoda, tamen per tiu metodo, oni povas tajpi kvazaŭ oni havas klavaron de alia lando.

Simuli klavaron de alia lando

Por instali aranĝon de alia lando, oni devas malfermi la jenajn menuojn.

  • Agordo de Vindozo
  • Tempo kaj lingvo
  • Regiono kaj lingvo

Tie, en la menuo ŝatataj lingvoj oni povas aldoni novan lingvon kaj ties klavararanĝon.

Poste, oni povas baskuli la aranĝon per unu el du fulmoklavoj:

  • Vindozo plus spaco;
  • Alt plus majusklo.

Pluso:

  • Simpla metodo

Minuso:

  • Ne bone funkcias se la simulata klavaro havas pli da klavoj.
  • La klavaro ne kongruas kun la aranĝo. Oni tajpas iu litero sur la klavaro, sed la rezulto estas tute alia.
  • Oni devas lerni novan aranĝon por ĉiu lingvo. Kiam oni tajpas aŭtomate, tio rezultas en multaj eraroj dum la tajpado.

Uzi klavaranĝon por pluraj lingvoj

Alia ebleco estas uzi internacian klavararanĝon kiu estas dedicita al tajpi fremdajn lingvojn. La plej konata estas la aranĝo internacia usonana (US International). Tiu aranĝo inkluzivas pluraj mortaj klavoj kiu funkcias simile: unue oni tajpas mortaj klavo, kaj poste oni tajpas alia klavo; la rezulto dependas de la du klavojn.

Morta klavo Alia klavo Rezulto
' (spaco) '
' ' '
' e é
" i ï
^ U Û

Oni povas simple instali tiun aranĝon:

  • Agordo de Vindozo
  • Tempo kaj lingvo
  • Regiono kaj lingvo
  • Aldoni English (United States)
  • En la argordo de tiu lingvo, aldoni klavaron, kaj serĉi United States-international.

Bedaŭrinde per tiu aranĝo ne eblas tajpi esperante.

Morta klavo Alia klavo Rezulto
^ j ^j
^ H ^H

Pluso:

  • Multaj klavaroj estas faritaj por la aranĝo US kaj estas uzebla kun la aranĝo US International.
  • Pluraj lingvoj per unu aranĝo
  • (laŭ homoj) ne bezonas lerni novan aranĝon

Minuso:

  • Ne eblas tajpi esperante
  • (laŭ homoj) bezonas lerni novan aranĝon

Microsoft Keyboard Layout Creator

Alia metodo por tajpi per pluraj lingvoj estas krei sian propran aranĝon. Eble tiu aspektas komplika, sed eblas sin bazi sur aranĝo kiu jam ekzistas. Tio signifas ke, ekzemple, oni povas uzi la aranĝon US International kaj aldoni la literojn kiu mankas por tajpi esperante.

La ĉefa ilo nomiĝas Microsoft Keyboard Layout Creator. Ĝi estas senpage elŝutebla el la retejo de Mikrosofto.

La ĉefa ekrano de la programo montras klavaron kaj ties aranĝon. Oni povas agordi la aranĝon laŭ siaj propraj bezonoj. Mi rekomendas unue malfermi en la menu Dosiero iun araĝon kiu povas esti uzita kiel bazo.

Poste, oni povas destini mortan klavon por tajpi pli da literoj. Dekstra klako sur la klavo eblas montri tabelon kun la detaloj de la morta klavo.

La malsupra tabelo montras la kodojn kiu oni devas aldoni por tajpi esperante. La plej logika metodo estas aldoni tiujn kodojn al la morta klavo ^. Tamen, se vi bezonas tajpi û kaj ŭ vi devos trovi alian mortan klavon (mi uzas #).

Base (code point) Composite (code point) Base Composite
U+0043 U+0108 C Ĉ
U+0047 U+011c G Ĝ
U+0048 U+0124 H Ĥ
U+004a U+0134 J Ĵ
U+0053 U+015c S Ŝ
U+0055 U+016c U Ŭ
U+0063 U+0109 c ĉ
U+0067 U+011d g ĝ
U+0068 U+0125 h ĥ
U+006a U+0135 j ĵ
U+0073 U+015d s ŝ
U+0075 U+016d u ŭ

La posta etapo estas kontroli ke la aranĝo estas bone definita.

Se jes, oni povas poste agordi la atributojn de la aranĝo. La atributo pri lingvo fiksas kie la aranĝos aperos kiam oni agordas Vindozon. Ekzemple, oni povas defini iu aranĝo bazita sur US International sed kun franca baza lingvo; tiel ne necesos instali la anglan lingvon se vi jam uzas la franca.

Poste, oni povas konstrui la programon kiu eblas instali la novan aranĝon. Se la programo plendas ĉar aliaj programoj ne troveblas, mi rekomendas denove installi Keyboard Layout Creator, sed en loko kun simpla dosierindiko (ekzemple C:\MSKBD).

La rezulto de sukcesa konstruado estas la kreado de multaj dosieroj, kaj ankaŭ de la kutima setup.exe kiu eblas instali la novan aranĝon. Kompreneble, eblas instali sur aliaj komputiloj per la samaj dosieroj.

Kaj finfine, se oni agordas Vindozon, troveblas la nova aranĝo kiel klavaro de la lingvo kiun oni elektis en la atributoj de la klavaro.

Pluso:

  • Eblas obteni precize kion oni celas.
  • Eblas kunparti la aranĝon.

Minuso:

  • Teda metodo.