Kiam oni elektas novan Android-saĝtelefonon, unu el la kriterioj por la elekto estas la kvanto de memoro kiu disponeblas, ĉar memoro utilas sed samtempe ĝi estas multekosta. En tiu kondiĉoj, la fabrikantoj kiu proponas saĝtelefonojn kun ebleco por aldoni memorkarton estas laŭdeblaj.

Bedaŭrinde tiu solvo de la problemo de la kvanto de memoro ne estas perfekta. En la nuna artikolo ni vidu la kialon.

Enhavo de la Memoro

Analizo de la memoro montras ke Android-saĝtelefono enhavas la jenajn elementojn.

  • Baza operaciumo de la fabrikanto. Tio inkluzivas kelkajn ne-forviŝeblajn aplikaĵojn; la uzanto povas nur kaŝi ĝin.
  • Ĝisdatigo de la bazaj aplikaĵoj per la Google Play Store.
  • Sekurkopio de la operaciumo.
  • Aplikaĵoj elŝutitaj de la uzanto.
  • Datumoj de la aplikaĵoj.

  • Dokumentoj de la uzanto: skribaĵoj, fotoj, muziko…

En ideala situacio, oni povas movi ĉion al memorkarto. Kompreneble ni ne vivas en ideala mondo kaj ne eblas movi ĉion.

Nemovebla: Operaciumo

Oni povas facile kompreni ke meti la operaciumon sur movebla memoro estas malbona ideo ĉar, se oni forprenus la memoron, kio okazas? Estas pli facile desegni operaciumon kiu bezonas resti en la baza kaj nemovebla memoro.

Oni ankaŭ facile agnoskas ke estas pli facile havi la sekurkopion de la operaciumo en fiksita memoro por esti ĉiam kapabla ree meti la telefonon en la komenca stato.

Facile Moveblaj: Dokumentoj

Movi la dokumentojn al la memorkarto estas tre facila. Androido estis desegnata iomete same kiel fotilo aŭ sonludilo; oni povas facile forpreni la memorkarton por kopii la dokumentojn al komputilo.

Kelkfoje la uzanto povas agordi la aplikaĵojn kaj elekti kiu memoro taŭgas por konservi la dokumentojn. La uzanto povas ankaŭ uzi dosiermastrumilon, en la telefono mem aŭ per komputilo, por movi la dosierojn inter fiksita kaj movebla memoro.

Pli-mapli Facile Moveblaj: Aplikaĵoj

La situacio rilate al aplikaĵoj estas iom kompleksa. Unue, la programisto de aplikaĵo devas eksplicite indiki ke la operaciumo povas instali la aplikaĵon sur memorkarto. Due, li devas intence aldoni en la programo la eblecon krei datumojn en memorkarto. Nepre pensas pri tio la programistoj kiu jam spertis problemojn de fiksita memorkarto plenplena, sed ĉu la aliaj?

La oficiala maniero por movi aplikaĵojn al memorkarto estas:

  1. Malfermi la agordon de la operaciumo.
  2. Malfermi “Aplikaĵojn”.
  3. Elekti unu aplikaĵo kaj malfermi ĝin.
  4. Elekti “Konservado”.
  5. Alkladi “Movi al ekstera memorilo”.

Bedaŭrinde tio ne ĉiam funkcias. Kelkfoje tute ne eblas movi la aplikaĵon ĉar la opcio estas malebligita. Alifoje Androido duone mensogas ĉar ĝi montras ekranon dirante ke la aplikaĵo estas nun en la memorkarto, kvankam oni povas konstati ke tio ne ĉiam estas vera. Ŝajnas ke ne ekzistas simpla solvo por tiu problemo, almenaŭ por la telefonoj de Samsung.

Ĝenerale la memorkartoj estas pli malrapida ol la interna memoro de la saĝtelefono ĉar la memorkartoj estas konceptitaj por esti uzata en fotilo aŭ simila aparataro kiu ne bezonas grandan rapidecon. Se la memorkarto vere estas tro malrapida, la aplikaĵoj ankaŭ iĝas malrapidaj kaj estas malagrable uzi la telefonon. Tiel, oni rekomendas aĉeti memorkarton sufiĉe rapida.

Konkludo

La konkludo de tiu sperto estas ke, por la uzantoj kiu havas multajn dokumentojn, memorkarto estas rekomendinda; por la uzantoj kiu bezonas memoron por la aplikaĵoj, memorkarto verŝajne ne sufiĉos, kaj estos necesa aĉeti multekostan saĝtelefonon kun multe da memoro.

Bedaŭrinde en la estonteco saĝtelefonoj ne plu uzos movebla memoro ĉar la fabrikantoj preferas aldone vendi abonon al iu nuba servo.