Kvankam la koncepto de stirglobo estas pli malnova ol la koncepto de muso, malmultaj homoj jam provis uzi iun striglobon. La jena artikolo prezentas la koncepton de stirglobo kaj la modelon Kensington SlimBlade.

Stirgloboj

Kiam oni uzas grafikan fasadon, oni devas kontroli iun montrilon. La plej konata aparato estas sendube komputila muso. Ĝi estas tre simple por uzi, ĉar la movado de la aparato kongruas kun la movado de la montrilo. Kompreneble, muso ne estas la unika aparato, ankaŭ stirglobo eblas kontroli montrilon, kaj fakte ĝi ekzistas de pli longa tempo ol muso.

Oni povas imagi stirglobon kiel muso kun globeto kiu kuŝas sur la dorso. Anstataŭ movi la muson, oni turnas globon per fingroj, kaj tio movas la montrilon en la ekrano. Tiu movado aspektas ne natura, tamen oni rapide alkutimiĝas. Tamen, eblas ke laŭ homoj aŭ laŭ programoj (ekz. ludoj) oni iĝas pli malrapida aŭ pli malpreciza kompare kun muso. Mi ne suferis pri tiu problemo.

Iu avantaĵo de stirglobo estas ke ĝi bezonas malmulte da spaco kompare kun muso kaj ties musmato. Kiam oni havas nur malgrandan labortablon, aŭ kiam la labortablo estas okupata de diversaj aĵoj, stirglobo restas tute uzebla.

Alia avantaĵo de striglobo kompare kun muso rilatas al la sano de la uzanto. Tio dependas de homoj kaj de intenseco de uzado de muso, sed povas okazi ke, komence, la manradiko doloras, kaj ju pli oni uzas muson, des pli la doloro kreskas, kaj iutage oni devas eĉ ĉesi la laboron kaj ne plu uzi komputilon. Mi jam spertis malgradan doloron en la manradiko, kaj mi preferis trakti tion kiel signo ke mi devas zorgi pri mia sano, kaj mi komencis uzi stirglobon.

La modelo Kensington SlimBlade

Mi nun uzas la modelon SlimBlade de la fabrikanto Kensington kaj mi ŝatas tiun modelon. Kompreneble, la aspekto multe plaĉas al mi. La striglobo havas kvar agordeblajn butonojn ĉirkaŭ la globo. La butonoj estas iomete bruaj, eble tro bruaj se vi deziras uzi ĝin en malfermita oficejo.

Musoj kutime havas aldonan radon sur la supra parto por facile rulumi en dokumentoj aŭ retejoj. Stirgloboj havas malsimilajn proponojn por havi la saman funkcion; por tiu modelo SlimBlade, Kensington elektis ke oni turnas la globon desktrume aŭ maldekstrume. Tio funkcias, sed ne bone taŭgas por “intensa rulumado” kaj mi ofte preferas uzi la klavaron.

Ankaŭ aliaj aspektoj de la stirglobo ne plaĉas al mi, sed temas pri detaloj. Tamen, mi devas mencii ke la aparato multe kostas. La demando por stirgloboj estas sufiĉe malalta, kaj ankaŭ la fabrikata kvanto estas malalta; rezultas ke la fabrikantoj ne povas ĝui skalan ekonomion.

Plusoj:

  • aspekto
  • agrabla

Minusoj:

  • multekosta
  • brua
  • diversaj detaloj

Ligilo al la retejo de la fabrikanto: Kensington SlimBlade